Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por miaj ĉagrenoj. Tamen estis tiu penso mem, kiu rapide realvokigis de mi miajn spiritojn, kaj faris min kapabla preni decidon.

« Kio? Mi volas morti, mi ekkriis, por fini miajn ĉagrenojn! Do estas doloroj, kiujn mi timas pli ol la perdon de tio, kion mi amas! Ha! Mi suferu ĝis plej kruelaj ekstremaĵoj por helpadi al mia amatino, kaj mi prokrastu morton ĝis kiam mi estos suferinta ilin neutile! »

Mi reprenis la vojon al urbo. Mi eniris en mian hejmon; mi en ĝi trovis Manon’on duonmortantan pro timado kaj maltrankvileco. Mia ĉeesto ŝin revivigis. Mi ne povis kaŝi la teruran akcidenton, kiu estis okazinta al mi. Ŝi falis svenanta inter miaj brakoj, aŭdante rakonton pri la morto de Synnelet kaj ri mia vundo. Mi uzis pli ol unu kvaronon da horo por ŝin rekonsciigi.

Mi mem estis duonmortanta; mi ne vidis eĉ la plej malgrandan malfermaĵon por ŝia sendanĝereco kaj por la mia.

« Manon, kion ni faros? mi diris, kiam ŝi estis repreninta iom da fortikeco. Ho ve! kion ni ekfaros? Necese estas, ke mi foriru. Ĉu vi volas resti sola en tiu urbo? Jes; resti en ĝi. En ĝi vi povas ankoraŭ esti feliĉa: kaj mi, mi iros for de vi serĉi morton meze de sovaĝuloj aŭ sub la ungegoj de kruelaj bestoj. »

Ŝi leviĝis malgraŭ sia malfortikeco kaj min prenis per la mano por min konduki al la pordo.

« Ni forkuru kune, ŝi diris, kaj ne perdu eĉ unu momenton. Eble la korpo de Synnelet estas jam trovita hazarde, kaj ni ne havus tempon por nin malproksimigi.

— Sed, mia kara Manon, mi rediris, tute emociita, diru do al mi, kien ni povos iri. Ĉu vi vidas ian rimedon? Ĉu ne estus pli bone, se vi penadus vivi ĉi tie sen mi, kaj se mi vole portus mian kapon al la koloniestro? »