Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/189

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pro mia vundo, ne dubis, ke mi estis ŝtelita kaj mortefrapita. Ili min alportis al urbo. La movado de transportado vekis miajn sentojn. La sopiroj, kiujn mi puŝis, malfermante okulojn kaj ĝemante, ĉar mi troviĝis ankoraŭ meze de vivantoj, konigis, ke mi estis ankoraŭ en stato tia, ke mi povis ricevi helpadojn. Tiuj, kiujn oni donis al mi, tro bone sukcesis. Tamen mi estis enfermita en mallarĝa malliberejo. Mia proceso estis komencita; kaj, ĉar Manon ne montriĝis, oni min kulpigis, ke mi estis mortiginta ŝin en ekmovo de kolerego kaj de ĵaluzeco. Kompreneble mi rakontis mian kompatindan aventuron. Synnelet, malgraŭ la ekscitegoj de doloro, en kiun lin ĵetis tiu rakonto, havis la grandanimecon peti mian senkulpigon. Li ĝin ricevis. Mi estis tiel malfortika, ke oni estis devigita min transporti el la malliberejo en mian liton, sur kiu mi estis detenita dum tri monatoj per perforta malsano. Mia malamo al vivo ne malplifortiĝis; senĉese mi alvokis morton, kaj longatempe mi obstine forĵetis ĉiujn kuracilojn. Sed ĉielo, post kiam ĝi estis puninta min per tiom da severeco, decidis, ke ĝi igos utilaj por mi miajn malfeliĉaĵojn kaj siajn punegojn. Ĝi min lumigis per siaj lumoj, kiuj rememorigis al mi ideojn indajn je mia nobelnaskiĝo kaj je mia edukiteco. Ĉar trankvileco komencis iom renaskiĝi en mia animo, tiu ŝanĝo estis sekvita de proksime de mia resaniĝo. Mi min tute liveris al inspiroj de l' honoro, kaj daŭrigis plenumi mian malgrandan oficon, atendante la ŝipojn de Francujo, kiuj marveturadas unufoje en la jaro al tiu parto de Ameriko. Mi decidis, ke mi revenos en mian patrujon, por en ĝi ripari per vivado saĝa kaj bone reguligita la skandalon de mia konduto. Synnelet estis zorginta transportigi la korpon de mia kara amatino en honoran lokon.

Ses semajnojn ĉirkaŭe post mia resaniĝo, iam mi