Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

jaroj, estis junulo havanta maturan prudenton kaj konduton tre bone ordigitan. Li amis min per eksterordinara amemo. La vidaĵo de junulino tiel beleta kiel fraŭlino Manon, mia fervoro por ŝin konduki, mia zorgo por min liberigi je li per forsendo al komisio, naskis en li kelkajn suspektojn pri mia amo. Li ne kuraĝis reveni al la gastejo, en kiu li min lasis, timante min ofendi per tiu reveno: sed li estis irinta al mia loĝejo, en kiu mi alvenante lin trovis min atendantan, kvankam estis la deka vespere. Lia ĉeesto min ĉagrenis. Li rimarkis facile la ĝenon, kiun ĝi kaŭzis al mi.

« Mi estas certa, li diris malkaŝe, ke vi meditas projekton, kiun vi volas kaŝi al mi: mi tion vidas en via mieno. »

Mi respondis malafable, ke mi ne estis devigata konigi al li miajn intencojn.

« Sendube, li respondis; sed ĉiam vi agis kun mi same kiel kun amiko; kaj tiu titolo konjektigas iom da fido kaj iom da kormalfermo. »

Li min premis tiel forte kaj tiel longatempe, por ke mi al li malkovru mian sekreton, ke, ĉar mi neniam estis havinta al li kaŝitaĵon, mi faris plenan konfidencion de mia pasio. Li ĝin akceptis kun ŝajno de malkontento, kiu min tremigis. Mi precipe pentis pro la maldiskreto per kiu mi al li malkovris mian projekton pri nia forkuro. Li diris, ke li estas tro perfekte mia amiko por ne tion malhelpi per sia tuta povo; ke li volas unue montri al mi ĉion, kion li kredas kapabla min deturni el ĝi; sed ke, se mi ne forlasas poste tiun malbonegan decidon, li avertos la personojn, kiuj povos ĝin haltigi laŭ maniero tute certa. Li faris pri tiu temo paroladon, kiu daŭris pli ol unu kvarono da horo, kaj kiu finis ankoraŭ per la minaco min denunci, se mi ne donas mian parolon, ke mi kondutos pli prudente kaj pli saĝe.