Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi malesperis, ĉar mi tiel neĝustatempe perfidis min. Tamen, ĉar de du aŭ tri horoj, amo treege malfermis mian spiriton, mi rimarkis, ke mi ne al li konigis, ke mia projekto estas fariĝonta la morgaŭan tagon: mi do decidis, ke mi lin erarigos per tiu dusencaĵo.

« Tiberge, mi diris, ĝis nun mi kredis, ke vi estas mia amiko, kaj mi volis vin provi per tiu konfidencio. Mi amas; tio estas vera: mi ne vin trompis. Sed pri mia forkuro, tio ne estas entrepreno hazarde farota. Venu ĉe mi morgaŭ matene, je la naŭa: mi al vi montros, se la afero estas ebla, mian amantinon, kaj vi juĝos se ŝi meritas, ke oni faru por ŝi tian entreprenon. »

Li lasis min sola post kelkaj amikaj elmontroj. Mi utiligis nokton por ordigi miajn aferojn, kaj kiam frumateniĝis, mi min direktis al la gastejo de fraǔlino Manon: mi ŝin trovis min atendantan. Ŝi estis en sia fenestro, kiu troviĝis sur la strato: pro tio, min ekvidinte, ŝi al mi malfermis mem. Ni eliris senbrue. Kiel pakaĵon ŝi havis nur sian tolaĵon, kiun mi mem prenis kaj portis. La ĉaro estis ekveturonta: tuj ni foriris for de urbo. Mi rakontos poste, kia estis la konduto de Tiberge, kiam li ekvidis, ke mi estis lin trompinta. Lia fervoro ne fariĝis malpli ardanta. Vi vidos ĝis kia troeco ĝi altiĝis, kaj kiajn larmojn mi devus verŝi, pensante al rekompensoj, kiujn li ĉiam pro tio ricevis.

Ni tiel rapide veturis, ke ni alvenis al Saint-Denis[1] antaŭ nokto. Mi galopis rajde flanke de la ĉaro; pro tio, estis eblaj interparoloj inter ni, nur kiam oni ŝanĝis ĉevalojn: sed kiam ni vidis, ke ni tiel proksimiĝas Parizon, ke ni povas nin konsideri kiel savitaj, ni prenis tempon por nin sensoifigi, ĉar ni estis manĝintaj nenion

  1. Elparolu: Sin Deni.