Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝi, mi estis sufiĉe kredema por imagi, ke ŝi estas pli plendinda ol mi. La rezultato de mia meditato estis min konvinki, ke sur la stratoj de Parizo mi estis ekvidita de kelkaj min konantaj personoj, kiuj avertis mian patron. Tiu penso min konsolis. Mi esperis, ke ĉio estos finita post kelkaj riproĉoj aŭ kelkaj suferaĵoj, kiujn mi estos devigata toleri de la patra aŭtoritato. Mi decidis, ke mi suferos ilin pacience, ke mi promesos ĉion, kion oni postulos de mi, por tiamaniere faciligi la okazon, kiu ebligos, ke mi revenu pli rapide al Parizo, por redoni vivon kaj ĝojon al mia kara Manon.

Ni alvenis al Saint-Denis post malmulte da tempo. Mia frato, mirante pro mia silento, imagis, ke ĝi devenis de mia timado. Li penis min konsoli, certigante, ke la severeco de mia patro neniel estas timinda por mi, se mi intencas reveni senribele al devo kaj meriti la amemon, kiun li sentas al mi. Li igis min pasigi nokton en Saint-Denis, zorgante, ke la tri lakeoj kuŝiĝu en mia ĉambro. Tio, kio min multe ĉagrenis, estis, ke mi vidis min en la sama gastejo, en kiu mi loĝis kun Manon, kiam mi revenis el Amiens al Parizo. Gastejmastro kaj servistoj min rekonis kaj divenis samtempe veron pri mia historio. Mi aŭdis la mastron dirantan:

« Ha! li estas tiu beleta sinjoro, kiu pasis antaŭ ses semajnoj kun fraŭlineto, kiun li amis tiel forte. Kiel ŝi estis ĉarma! Kiel sin reciproke karesis tiuj kompatindaj geinfanoj. Je Dio! estas domaĝe, ke oni ilin disigis. »

Mi ŝajnigis nenion aŭdi, kaj mi lasis vidi min kiel eble plej malmulte. Mia frato havis en Saint-Denis ĉaron por du personoj en kiu ni foriris frumatene; kaj ni alvenis hejmen la morgaŭan tagon dum vespero. Li vidis mian patron pli frue ol mi, kaj, por lin malseverigi, parolis pri mi favore, al li konigante la facilecon kun