Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝancele, ke pri tio mi estas certa, kaj ke nenio estas kapabla min iomete dubigi.

« Ha! ha! ha! li ekkriis ridegante, tio estas bonega. Ci estas rimarkinda naivegulo; kaj min plezurig as cin vidi en tiaj sentoj. Estas domaĝe, mia kompatinda kavaliro, ke ci eniras en la ordenon de Malte; ĉar ci havas multe da inklinoj por fari edzon pacienceman kaj malĝenantan. »

Li aldonis mil samspecajn mokadojn pri tio, kion li nomis mia malsaĝeco kaj mia kredemo. Fine, ĉar mi restis silentanta, li daŭrigis, dirante, ke, laŭ la kalkulo, kiun li povis fari pri la tempo de mia eliro el Amiens, Manon estis min aminta dum dekdu tagoj ĉirkaŭe.

« Ĉar, li aldonis, mi scias, ke ci eliris el Amiens la 28-an de alia monato: ni estas en la 29-a de la nuna: jam de dekunu tagoj Sinjoro de B... skribis al mi: mi konjektas, ke li bezonis ok tagojn por plene konatiĝi kun cia amatino: do se oni eltiras dekunu kaj ok el tridek unu tagoj, kiuj fluis de la 28-a de la unua monato ĝis la 29-a de la alia, restas dekdu, iom pli iom malpli. »

Post tio ridegoj rekomencis. Mi ĉion aŭdis kun korpremego, kontraŭ kiu mi timis, ke mi ne povos kontraŭbatali, ĝis la fino de tiu malĝoja komedio.

« Do ci scios, daŭrigis mia patro, ĉar tion ci ne scias, ke sinjoro de B... gajnis la koron de cia princino: ĉar li min mokas, kiam li pretendas min konvinki, ke nur pro malprofita fervoro li volis ŝin formeti el ci. Ĉar de homo tia, kia li estas, de kiu cetere mi ne estas konita, oni ne povas esperi tiel noblajn sentojn. Li sciis per ŝi, ke ci estas mia filo: kaj por sin liberigi el ciaj altrudaĵoj, li konigis al mi skribe la lokon en kiu ci loĝis kaj la malordon en kiu ci vivis, al mi komprenigante, ke mi bezonus fortan helpadon por cin ekkapti.