Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

daŭri tiel longatempe kiel la fluo de longa vivado. Cetere ni ne intencis tro malvastigi niajn elspezojn. La unua kvalito de Manon kiel de mi ne estis ŝparemo. Jen estas la plano, kiun mi proponis:

« Sesdek mil frankoj, mi diris, povas nin subteni dum dek jaroj. Du mil skudoj sufiĉas ĉiujare, se ni daŭras vivi en Chaillot. Ni en ĝi havos vivmanieron konvenan sed simplan. Nia sola elspezo estos por dungo de karoso kaj por teatroj. Ni nin reguligos. Vi amas Operon; ni iros en ĝi du fojojn ĉiusemajne. Pri ludo, ni nin tiel limigos, ke niaj malgajnoj neniam preteriros du monpistolojn. Estas neeble, ke, dum intertempo de dek jaroj, ia ŝanĝo ne okazos en mia familio: mia patro estas maljuna; li povas morti. Tiam mi havos heredaĵon; kaj ni estos liberigitaj el ĉiuj timadoj al estonteco. »

Tia aranĝo ne estus estinta la plej freneza ago de mia vivo, se ni estus estintaj sufiĉe prudentaj por nin submeti konstante sub ĝin. Sed niaj decidoj apenaŭ daŭris pli ol unu monaton. Manon estis pasia al plezuro; mi same, por sin plezurigi. Ĉiumomente naskis novaj okazoj de elspezo; kaj ne nur mi ne bedaŭris la monsumojn, kiujn ŝi kelkafoje elspezis tro malŝpareme, sed plie mi unua al ŝi donacis ĉion, kion mi kredis kapabla plaĉi al ši. Nia loĝejo de Chaillot eĉ komencis fariĝi por ŝi ŝargo. La vintro alproksimiĝis; ĉiuj homoj revenis al urbo, kaj la kamparo fariĝis senhoma. Ŝi proponis, ke ni reluprenu domon en Parizo. Pri tio mi ne konsentis; sed por plezurigi al ŝi iome, mi diris, ke ni povas lui meblitan apartamenton, en kiu ni pasigos la nokton, kiam okaze ni tro malfrue forlasos la kunvenon, en kiun ni iris kelkajn fojojn dum semajno: ĉar tre maloportuniĝis reveni tiel malfrue al Chaillot, tia estis la preteksto, kiun ŝi alportis por voli ĝin forlasi. Tiamaniere ni donis al ni du loĝejojn, unu en urbo, unu sur kamparo. Tiu