Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Lescaut, ĉar li havigis al la ordeno novicon tiel meritplenan kiel min; kaj oni komisiis unu el kavaliroj, por ke, dum kelkaj tagoj, li donu al mi la necesajn instruadojn. La precipa teatro de miaj heroaĵoj devis esti la hotelo de Transilvanujo, en kiu troviĝis tablo por faraono en ĉambro, kaj diversaj aliaj ludejoj por kartoj au ludkuboj en la galerio. Tiu akademio agis por la profito de lia R...’a princa Moŝto, kiu en tiu tempo loĝis en Clagny[1]: kaj la plimulto da liaj oficiroj apartenis al nia socio. Ĉu mi tion diros, malgraŭ mia honto? post malmulte da tempo mi profitis la lecionojn de mia majstro. Mi precipe akiris multe da lerteco por fari kartreturnigon kaj por preterlasi la karton; kaj min helpante per paro da longaj manikoj, mi ĝin malaperigis en ilin sufiĉe lerte, por trompi la plej observemajn okulojn kaj ruinigi sen malnatureco multajn honestajn ludantojn. Tiu eksterordinara lerteco tiel forte rapidigis la progreson de mia riĉeco, ke mi, post kelkaj semajnoj, havis grandegajn monsumojn, krom tiuj, kiujn mi honeste partoprenis kun miaj kunligitoj. Tiam mi ne timis malkovri al Manon nian perdon de Chaillot; kaj por sin konsoli, konigante al ŝi tiun bedaŭrindan novaĵon, mi luprenis meblitan domon, kaj ni nin lokis en ĝin kun ŝajno de riĉeco kaj de senriskeco.

Dum tiu tempo, Tiberge ne forgesis fari al mi oftajn vizitojn. Liaj moralaĵoj ne finiĝis. Senĉese li rekomencis, montrante la domaĝon, kiun mi faras al mia konscienco, mia honoro kaj mia riĉeco. Mi ricevis liajn admonojn amike; kaj kvankam mi neniel intencis ilin obei, tamen mi lin gratulis pro lia fervoro, ĉar mi konis ĝian fonton. Kelkafoje mi lin agrable moketis en la ĉe-

  1. Elparolu: Klanji.