Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

esto de Manon, kaj mi petegis de li, ke li ne estu pli skrupulema ol multaj episkopoj kaj aliaj pastroj, kiuj tre bone scias akordigi amatinon kun beneficio:

« Vidu, mi diris, montrante la okulojn de mia amatino, kaj diru, ĉu ne estas kulpoj senkulpigeblaj de tiel bela motivo. »

Li havis paciencon. Eĉ li ĝin puŝis sufiĉe malproksimen: sed kiam li vidis, ke miaj riĉaĵoj pligrandiĝas, kaj ke, ne nur mi al li redonis liajn cent monpistolojn, sed ke, lupreninte novan domon kaj duobliginte mian elspezon, mi denove estis min tremponta en plezurojn pli ol iam mi faris, li tute ŝanĝis sian tonon kaj siajn manierojn. Li plendis pro mia konsciencmalmoleco; li min minacis de punoj de ĉielo, kaj antaŭdiris parton de malfeliĉaĵoj, kiuj alvenis post nelonga tempo.

« Estas neeble, li diris, ke la riĉaĵoj, kiuj al vi utilas por daŭrigi viajn malordojn, estas venintaj per rajtaj vojoj. Vi ilin maljuste akiris: sammaniere ili estos al vi ŝtelitaj. La plej terura puno de Dio estus lasi vin ĝui trankvile de ili. Ĉiuj miaj konsiloj, li aldonis, estis senutilaj: mi do antaŭvidas, ke baldaŭ ili por vi estos trudemaj. Adiaŭ, maldankema kaj malfortema amiko. Povu viaj krimaj plezuroj vaporiĝi kiel ombro! Povu via riĉeco kaj via mono senespere perei! Povu vi resti sola kaj nuda, por senti la vantecon de bonaĵoj, kiuj vin malsage ebriigis. Tiam vi min trovos pretan vin ami kaj vin servi; sed hodiaŭ mi rompas ĉian rilaton kun vi, kaj mi malamas la vivmanieron, kiu estas la via. »

En mia ĉambro, antaŭ okuloj de Manon, li faris al mi tiun apostolan paroladon. Li sin levis elironte. Mi volis lin deteni; sed mi estis detenita de Manon, kiu diris, ke li estas freneza, kaj ke mi devas lasi lin eliri.

Tamen lia parolado faris sur mi iom da impreso. Mi tiel rimarkigas la diversajn okazojn, en kiuj mia