Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de kiu speco da sentoj mi estis tiam agitita. Tio estis unu el tiuj situacioj, al kiuj oni neniam sentis ion, kio estas simila: oni ne povus ilin klarigi al aliaj homoj, ĉar ili havas neniun ideon pri tio; kaj oni tre malfacile povas ilin klarigi al si mem, tial ke, ĉar ili estas solaj en sia speco, tio rilatas kun nenio en la memoro, kaj eĉ ne povas esti komparita kun ia konita sento. Tamen, kia ajn estu la natureco de la miaj, estas certe, ke en ili devis eniri doloro, kolerĉagreno, ĵaluzeco kaj honto. Feliĉa mi estus estinta, se en ili ne estus enirinta pli ankoraŭ da amo!

« Ŝi amas min, mi volas tion kredi; sed ĉu ne estus necese, mi ekkriis, ke ŝi estu monstrino por min malami. Ĉu iu havis iam sur koron de virino rajtojn, kiujn mi ne havas sur la sian? Kio restas farebla de mi por ŝi, post ĉio, kion mi al ŝi oferis? Tamen ŝi min forlasas! Kaj la maldankulino sin kredas ŝirmata kontraŭ miaj riproĉoj, dirante, ke ŝi ne ĉesis min ami. Ŝi timas malsaton; granda Dio! kia maldelikateco de sentoj, kaj kiel ŝi malbone respondas al mia delikateco. Mi ne ĝin timis, mi, kiu tiel volonte ĝin riskas por ŝi, forlasante la riĉecon kaj la dolĉecon de la patra domo, mi, kiu senigis min eĉ je necesaĵoj, por kontentigi ŝiajn malgrandajn humorojn kaj ŝiajn kapricojn. Ŝi min adoras, ŝi diras. Se ci min adorus maldankema, ci bone scius de kiu ci estus petinta konsilon, almenaŭ ci ne estus min forlasinta, ne dirinte al mi adiaŭ. Estas mi tiu, kiun oni devas demandi pri la kruelaj ĉagrenoj, kiujn oni sentas, sin disigante el tio, kion oni adoras. Necese estus, ke oni estu perdinta la saĝon, por tion riski volonte. »

Miaj plendoj estis interrompitaj per vizito, kiun mi ne atendis. Ĝi estis la vizito de Lescaut.

« Ekzekutisto, mi diris, metante spadon en mian manon, kie estas Manon? kion ci faris de ŝi? »