Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tuje pagotaj lin goje enirigis en niajn vidmanierojn. Do estis konsentite, ke ni ĉiuj troviĝos ĉe vespermanĝo kun sinjoro de G... M..., kaj tio por du motivoj: la unua, por doni al ni plezuron de agrabla sceno, dum mi kredigos min lernanto, frato de Manon; la dua, por malhelpi, ke tiu maljuna malĉastulo agu kun mia amatino tro senĝene, pro rajto, kiun li kredis esti akirinta, paginte antaŭtempe tiel malavare. Ni devis eliri, Lescaut kaj mi, kiam li supreniros al la ĉambro, en kiu li esperis pasigi nokton; kaj Manon, anstataŭ lin sekvi, promesis, ke ŝi foriros kaj venos ĝin pasigi kun mi. Lescaut prenis sur sin la klopodon havi akurate karoson ĉe la pordo.

Kiam alvenis horo por vespermanĝo, sinjoro de G... M... ne sin atendigis longatempe. Lescaut estis kun sia fratino en la manĝoĉambro. La unua komplimento de l’maljunulo estis prezenti al lia belulino kolringon, brakringojn kaj orelbukojn, kiuj almenaŭ valoris mil skudojn. Poste li kalkulis per belaj luidoroj la sumon la du mil kvar cent monfuntoj, kiuj faris la duonon de ŝia pensio. Li spicis lian donacon per multe da dolĉaĵoj, laŭ gusto de la malnova kortego. Manon ne povis rifuzi al li kelkajn kisojn: ili estis tiom da rajtoj, kiujn ŝi akiris pri la mono, kiun li metis en ŝiajn manojn. Mi estis malantaŭ la pordo, kie mi streĉis orelon, atendante, ke Lescaut min avertos, ke mi povas eniri.

Li venis kaj min prenis per la mano, kiam Manon estis enpoŝiginta monon kaj juvelojn: min kondukinte al sinjoro de G... M..., li al mi ordonis fari riverencon. Mi faris du aŭ tri tre profundajn.

« Senkulpigu lin, sinjoro, li diris; li estas infano tute nova. Kiel vi vidas, li tre malproksimiĝas el Parizaj manieroj: sed ni esperas, ke iom da uzado lin pli perfektigos. Vi havos honoron ofte vidi la sinjoron, li aldonis, sin turnante al mi; zorgu profiti bonan modelon. »