Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

plej abomenan el ĉiuj barbaraĵoj; jen estas ago, kiun malnobla G... M... havis malkuraĝecon fari. Ha! li traboris mian koron. Neniam mi resaniĝos. Mi volas ĉion rakonti al vi, mi aldonis ploregante. Vi estas bona; vi min kompatos. »

Mi resumis en mallonga rakonto la longan kaj nevenkeblan pasion, kiun mi sentis al Manon: mi parolis pri la stato tre ŝatinda de mia riĉeco, antaŭ kiam ni estis rabitaj de niaj propraj servistoj; pri proponoj, kiujn G... M... estis farinta al mia amatino; pri konkludo de ilia vendokontrakto kaj pri maniero per kiu ĝi estis rompita. Por diri veron, mi prezentis la aferojn laŭ flanko plej favora al ni.

« Jen estas, mi daŭrigis, de kia fonto devenas la fervoro de sinjoro de G... M... por mia konvertiĝo. Li havis sufiĉe da influo por min enfermigi ĉi tien per sola motivo de venĝo. Mi tion pardonas al li: sed, mia Patro, tio ne estas ĉio: li kruele formetigis la plej karan duonparton de mia estaĵo; li honte ŝin metigis en Hospitalon; li havis senhontecon tion anonci al mi mem, per sia propa buŝo. En Hospitalo! mia Patro. Ho ĉielo! mia ĉarmoplena amatino, mia kara reĝino, en Hospitalon! kiel la plej malnoblega el ĉiuj kreitajoj! En kio mi trovos sufiĉe da forteco por ne morti per doloro kaj per honto? »

La bona Patro, min vidante en tiu troeco da ĉagreno, entreprenis min konsoli. Li diris, ke li neniam estis kompreninta mian aventuron laŭ la maniero per kiu mi ĝin rakontis; ke vere li sciis, ke mi vivis en malordo, sed li sin figuris, ke tio, kio devigis sinjoron de G... M... interesiĝi je tiu afero, estis ia kunligo de estimo kaj de amikeco kun mia familio; ke li parolis kun li pri tiu temo nur laŭ tiaj motivoj; ke tio, kion mi al li eksciigis, metis en miajn aferojn grandajn ŝanĝojn; kaj ke li ne dubis, ke la fidela rakonto, kiun li intencis fari