Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cepti tian komision. Mia projekto estis enfermi la leteron al Lescaut en alian leteron, kiun mi devis adresi al honesta homo de mi konita, petante de li, ke li rapide sendu la unuan al ĝia adresito; kaj, ĉar necese estis, ke mi vidu Lescaut’on por min akordigi en niaj mezuroj, mi volis skribi al li, ke li venu al Saint-Lazare kaj petu por min viziti, prenante la nomon de mia maljuna frato, kiu speciale estis veninta Parizon por sin informi pri miaj aferoj. Mi ne diris plion, konsiliĝonte kun li pri rimedoj, kiuj ŝajnus al ni plej certaj. La supera Patro avertigis Tiberge’on pri la deziro, kiun mi havis interparoli kun li. Tiu fidela amiko ne min tiel vidperdis, ke li ne sciis mian aventuron: li sciis, ke mi estas en Saint-Lazare; kaj eble li ne estis malkontenta pro tiu malfavoro, kiun li kredis inda min revenigi al devo. Li tuj alkuris al mia ĉambro.

Nia interparolo estis amikecoplena. Li volis esti informita pri miaj disponoj. Mi malfermis al li mian koron sen malkaŝoj, escepte pri mia projekto al forkuro.

« Kara amiko, mi ne volas antaŭ viaj okuloj ŝajni tio, kio mi ne estas. Se vi kredis trovi ĉi tie amikon saĝan kaj ordigitan en liaj deziroj, malĉastulon vekitan de punoj de ĉielo, unuvorte koron liberigitan el amo kaj ne plu ensorĉitan de ĉarmo; de sia Manon, vi juĝis tro favore pri mi. Vi min revidas tian, kian vi min lasis antaŭ kvar monatoj, ĉiam ameman kaj ĉiam malfeliĉan per tiu fatala amo, en kiu mi ne laciĝas serĉi mian feliĉecon. »

Li respondis, ke la konfeso, kiun mi faras, igas min ne senkulpigebla; ke ofte oni vidas pekulojn, kiuj tiele ebriigas per falsa feliĉeco de malvirto, ke ili ĝin malkaŝe preferas al tiu de virto: sed almenaŭ ili sin alligas al figuroj de feliĉeco, kaj estas trompitaj de ŝajno: sed rekoni, kiel mi faras, ke la objekto de miaj alligitecoj