superulo, kaj ke poste regadas en la domo profunda silento, kiu montras, ke ĉiuj homoj reeniris en sian loĝejon. Mi povis aliri sen bariloj, per komunika galerio, el mia ĉambro al tiu de tiu Patro. Mia decido estis preni liajn ŝlosilojn, dum mi lin terurus per mia pistolo, se li farus ian malfacilecon por ilin doni, kaj ilin utiligi por trafi la straton. Mi atendis la momenton kun malpacienco. La pordisto venis dum ordinara horo, tio estas iom post la naŭa. Mi lasis pasi unu horon ankoraŭ, por certiĝi, ke ĉiuj monaĥoj kaj ĉiuj servistoj estas dormantaj. Fine mi foriris kun mia armilo kaj brulanta kandelo. Unue mi frapis malforte sur la pordon de l’ Patro, por lin veki sen bruo. Li min audis post la dua frapo; kaj kredeble imagante, ke estas ia monaĥo, kiu estas malsana kaj bezonas helpon, li ellitiĝis por malfermi al mi. Tamen li havis antaŭzorgon peti tra la pordo, kiu estas kaj kion oni volas de li? Mi estis devigita min nomi, sed mi afekte uzis tonon plendoplenan, por komprenigi al li, ke mi ne troviĝas bonfartanta.
« Ha! estas vi, mia kara filo, li diris, malfermante pordon. Kio do vin alkondukas tiel malfrue? »
Mi eniris en lian ĉambron; kaj lin altirinte ĝis flanko kontraŭ la pordo, mi al li certigis, ke estas al mi neeble resti plilongatempe en Saint-Lazare, ke nokto estas oportuna momento por eliri ne ekvidite, kaj ke mi esperas, ke lia amikeco konsentos malfermi pordojn aŭ pruntedoni al mi liajn ŝlosilojn, por ke ilin mi malfermu mem.
Tia komplimento devis lin mirigi. Li restis kelkatempe sen respondo, min rigardante. Sed, ĉar mi ne havis tempon perdeblan, mi reprenis parolon por diri, ke mi estas tre kortuŝita de ĉiuj liaj bonaĵoj, sed ke, ĉar libereco estas la plej kara el ĉiuj bonoj, precipe por mi al kiu oni ĝin rabis maljuste, mi estis decidinta, ke