Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mia vivo kaj tiu de mia koro estas mem nun en viaj manoj. La unua ne estas al mi pli kara ol la dua. Mi ne havas por vi kaŝitaĵojn, tial ke mi estas informita pri via grandanimeco; kaj la simileco de niaj aĝoj al mi esperigas, ke la samo troviĝas en niaj inklinoj. »

Li ŝajnis tre tuŝita de tiu montro de malkaŝeco kaj de sincereco. Lia respondo estis tiu de homo, kiu havas bonsociajn ecojn kaj delikatajn sentojn, kiujn la bonsocieco ne donas ĉiam kaj ofte perdigas. Li diris, ke li metas mian viziton sur la rangon de siaj bonfortunaĵoj, ke li rigardas mian amikecon kiel unu el siaj plej feliĉaj akiroj, kaj ke li penos ĝin meriti per la fervoro de siaj servoj. Li ne promesis, ke li redonos al mi Manon’on, tial ke li havas, li diris, influon nur malgrandan kaj malmulte certan; sed li promesis, ke li donos al mi plezuron ŝin vidi, kaj faros ĉion, kio estas en lia povo por ŝin remeti en miajn brakojn. Mi estis pli kontenta, vidante lin necerta pri lia influo, ol mi estus estinta pro la plena certigo, ke li plenumos ĉiujn miajn dezirojn. Mi trovis en la modereco de liaj proponoj signon de malmensogeco, per kiu mi estis ĉarmita. Unuvorte mi havis plenan konfidon en liaj bonservoj. Nur pro la promeso, ke li al mi vidigos Manon’on, mi estus ĉion entrepreninta por li. Mi al li montris kelkajn similajn sentojn, laŭ maniero, kiu lin konvinkis ankaŭ, ke mi ne havas malbonan naturecon. Ni nin kore kisis reciproke, kaj ni fariĝis amikoj sen ia alia motivo ol la beneco de niaj koroj kaj tiu simpla kaŭzo, kiu instigas homon ameman kaj grandaniman ami alian homon, kiu al li similas. Li puŝis la signojn de sia estimo pli malproksimen; ĉar, pripensinte pri miaj aventuroj, kaj opiniante, ke, elirante el Saint-Lazare, mi ne devis troviĝi tro riĉa, li prezentis al mi sian monujon, kaj min