Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiel mi jam faris, en ia apuda vilaĝo. Ni do interkonsentis kun la servisto, ke ni ne prokrastos lian entreprenon pli malproksimen ol en la venonta tago, kaj por ĝin igi tiel certa, kiel tio estis ebla por ni, ni decidis, ke ni alportos virajn vestojn, por faciligi nian eliron. Ne estis facile ilin enirigi; sed mi ne estis senigita je eltrovemo por elpensi la rimedon. Mi nur petis de sinjoro de T..., ke li vestu, la morgaŭon, du maldikajn jakojn unu sur la alian, kaj mi prenis sur mi la restaĵon.

Ni revenis matene al Hospitalo. Mi havis kun mi por Manon tolaĵojn, ŝtrumpojn, ktp., kaj sur mia jako surtuton, kiu ne lasis vidi, ke miaj poŝoj estas tro ŝvelintaj. Mi restis nur unu momenton en ŝia ĉambro. Sinjoro de T... al ŝi lasis unu el ŝiaj jakoj; mi donis al ŝi mian veŝton, ĉar la surtuto al mi sufiĉis por eliri. En ŝia tualeto nenio mankis, krom la kuloto, kiun bedaŭrinde mi estis forgesinta. La forgeso de tiu necesa peco eble nin estus ridiginta, se embaraso, en kiun ĝi nin metis, estus estinta malpli grava. Mi malesperis, ĉar tianatura bagatelo estis kapabla nin haltigi. Fine mi decidis, ke mi mem eliros sen kuloto. Mi lasis la mian al Manon. Mia surtuto estis longa, kaj mi min aranĝis, helpite de kelkaj pingloj, por ke mi povu konvene transiri la pordon. La restaĵo de l’tago ŝajnis al mi netolereble longega. Fine kiam alvenis nokto, ni nin direktis en karoso iom pli malsupren ol la pordo de Hospitalo. Ni ne restis tie longatempe, ĉar baldaŭ ni vidis Manon’on aperantan kun sia kondukanto. Nia ĉarpordo estis malfermita: ni ambaŭ enkarosiĝis tuje: mi ricevis mian karan amatinon en miaj brakoj. Ŝi tremis kiel folio. La veturigisto petis de mi, kien li devas aliri.

« Al ekstremajo de l’mondo, mi diris; kaj konduku min ien, kie mi neniam povos esti disigita el Manon. »

Tiu ekscitego, kiun mi ne povis superi, preskaŭ ek-