Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li havas ŝtonan fizionomion kaj ŝtalan rigardon. Li estas unu el plej bonaj ĥirurgoj. Li kvazaŭ vidas la internon de la korpo de malsanulo, kaj liaj iloj preskaŭ posedas senton, dank‘ al kio li laŭdire ankoraŭ neniam faris ian danĝeran eraron en operacio.

La ĉefa trajto de lia karaktero estas nefleksebla volo. Li estas filo de iam bonstata familio, sed kiam la patro perdis la havaĵon kaj mortis, la knabo komencis de la kvina klaso mem perlaboradi sian panon kaj vivtenadis ne sole sin mem, sed ankaŭ la patrinon. Malgraŭ gravaj malhelpoj li finis universitaton, estis dum kelkaj jaroj eksterlande kaj, reveninte en la patrujon, li rapide akiris praktikon kaj edziĝis kun fraŭlino, kiun li ekamis, estante ankoraŭ studento, kaj jam tiam decidis, ke ŝi estos lia edzino.

Alian karakterizan trajton de la eminenta kuracisto prezentis profunda pesimismo, kies fonton oni devas serĉi preskaŭ en lia infanaĝo. Kompaniano de la patro forrabis de li la havaĵon kaj lin mem enpelis en tombon kaj, kiam la patrino iris al la rabinto por elpeti almenaŭ parton de la mono por edukado de la filo, la rabulo donis al ŝi tian respondon:

— Kiu ne povas fini la lernejon, okupiĝu per metio. La socio ne bezonas pretendemajn duonklerulojn, sed bonajn laboristojn.

Post tiu rifuzo la malfeliĉa patrino petis helpon jen de sia familio, jen de siaj iamaj amikoj. Sed ĉiuj respondis la samon: ke Karlo ne devas plu pensi pri lernado, sed pri profitdona laboro.