Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

propraĵo de la grafino, kaj la militista palaŝo [1] por defendo de ŝia honoro. Sian propraĵon kaj honoron la patro verŝajne defendus per civila bastono, ĉar la tuta batala armilaro, ĉiukelkmonate ŝmirata per graso, kuŝis ie en tia angulo, sub la tegmento, ke eĉ mi ne povis ĝin trovi.

Tamen mi sciis pri tiuj armiloj kaj mi tre sopiris al ili. Iafoje mi revis, ke mi plenumis tiel noblan faron, pro kiu la patro permesis al mi pafi el la grandega pistolo, kaj dume— mi kuris sekrete al la arbaristoj kaj lernis pafi el la longaj unutubaj pafiloj, kiuj posedis tian econ, ke ĉe la pafo ili faris senperan malutilon nur al miaj makzeloj, ne tuŝante ian kreaĵon.

Iutage, dum la oleumado de la dutuba pafilo, destinita kontraŭ lupoj, de la pistolo, por defendo de propraĵo, kaj de la palaŝo, por defendo de la grafina honoro, mi prosperis ŝteli de l' patro plenmanon da pulvo, kiu, kiel mi scias, ne havis ankoraŭ specialan destinon. Kiam la patro forveturis en la kamparon, mi kaptis grandegan grenejan ŝlosilon, kiu havis malfermon similan al tubo, krom tio

flankan truon, kaj mi ekiris ĉasi.

  1. pola sabro.