Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La grandan ŝlosilon mi duone ŝargis per pulvo, enŝutis pinĉprenon da rompitaj butonoj de nenomebla vestparto, ŝtopis ilin per stupo, kaj, por kaŭzi eksplodon, mi prenis skatoleton da brulspongaj alumetoj.

Apenaŭ elirinte el la domo, mi ekvidis kelke da kornikoj, kiuj ĉasis anasidojn, apartenantajn al kortego. Preskaŭ antaŭ miaj okuloj unu el la malutilfarantoj kaptis anasidon, kaj, ne povante sufiĉe facile ĝin forporti, sidiĝis sur brutejeto.

Ĉe tiu vidajo ekscitiĝis en mi la sango de la antaŭuloj batalintaj apud Vieno. Mi ŝtelire proksimigis al la staleto, ekbruletigis la brulspongon, ekcelis per la ŝlosilo en la dekstran okulon de la korniko, ekblovis, ekbruligis... Ekkrakis—kiel fulmobato. El la supro de la staleto ruliĝis la jam sufokita anasido sur la teron; la korniko, terure timigita, forflugis sur la plej altan tilion, kaj mi, mirigite, konvinkiĝis, ke en miaj manoj restis nur la prenilorelo de la granda ŝlosilo, sed aliflanke, el la pajla tegmento de l’ staleto, komencis eliĝi malgranda volvaĵo da fumo, kvazaŭ iu fumus la pipon.

Post kelkaj minutoj la stalon, valorantan ĉirkaŭ kvindek polaj florenoj, ĉirkaŭprenis la flamoj.