Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sur la brulrestaĵoj de l' staleto, kaj igus min malrapide rosti sur ili. Ne por tio, ke ŝi ne ordonis al la kuiristo mortpafi min, nek punbati, sed por tio, ke ŝi havis tian dolĉan voĉon kaj tian malgajan rigardon.

De post tiu ĉi tago mi estis jam malpli libera. La sinĵorino grafino ne deziris perdi en fajro la restintajn konstruaĵojn: al la patro estis malagrable, ke li ne povis egaligi kun mi la kalkulon por la forbruligita stalo, kaj mi mem devis prepariĝi por la lernejo. Instruis min la orgenisto kaj la brandfaristo. Oni diris eĉ, ke iajn objektojn prelegos al mi la guvernistino el la palaco. Sed, kiam tiu ĉi sinjorino, ĉe interkoniĝo kun mi, ekvidis, ke mi havas la poŝojn plenajn de tranĉiloj, ŝtonoj, ŝroto kaj kapsuloj, ŝi ektimis tiel, ke ŝi jam ne volis vidi min duafoje.

— Al tiaj banditoj mi ne donas lecionojn— diris ŝi al mia fratino.

Mi tamen tiutempe jam tre serioziĝis. Nur unu fojon mi volis, prove, min pendigi. Sed poste okazis al mi ia alia okupo, do mi faris al mi nenion malbonan.

Fine, en komenco de Aŭgusto oni forveturigis min en la lernejon.

La ekzamenon mi sukcesis tute bone, dank' al la rekomendaj leteroj de la sinjorino gra-