Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

-20-

benko, kaj aliaj estis sanaj kiel kantonistoj[1] troviĝis kriplulo—Juzjo[2]. Li estis knabeto ĝibhava, pigmeo rilate al sia aĝo, malgrasa, kun blua nazeto, palaj okuloj kaj glataj haroj. Li estis tiel malfortika, ke li devis ripozi envoje, irante el sia loĝejo en la lernejon, kaj tiel timema, ke, alvokite por reciti la lecionon, li mutiĝis de timo. Neniam li interbatiĝis kun iu, nur li petis la aliajn, ke ili ne batu lin. Kiam foje oni donis al li „klakfrapon“ sur la malgrasan kiel lignopeceto maneton—li svenis, sed rekonsciigite—li ne plendis.

Li havis ambaŭ gepatrojn, sed la patro forpelis la patrinon el la domo, kaj Juzjon li lasis ĉe si, dezirante mem gvidi lian edukadon. Li mem volis akompani ĉiam la filon al la lernejo, promenadi kun li, kaj doni al li helplecionojn; sed li ne faris tion pro manko de tempo, kiu strange rapide pasadis en la vendejo de alkoholaj trinkaĵoj kaj de avena biero ĉe Moŝek Lipa.

Tiamaniere Juzjo havis nenian zorganton, kaj al mi ŝajnis iafoje, ke tian malgrandulon

eĉ Dio rigardas malfavore el ĉielo.

  1. rekrutoj, edukitaj en armeo.
  2. Jozefĉjo.