-36-
Alvenis la solena horo, kiam la inspektoro anoncis al ia tuta mondo, ke mi ricevis la promocion en la duan klason. Tiu-ĉi okazintaĵo plenigis min per ĝoja miro. Subite komencis ŝajni al mi, ke, kvankam la lernejo posedas superajn klasojn, tamen neniu estas tiel perfekta, kiel—la dua. Mi certigadis la kolegojn, ke Ia lernantoj de la ceteraj klasoj, de la tria ĝis la sepa inkluzive, ripetas nur tion, kion ili lernis en la dua; kaj en la animo mi timis, ke la profesoroj ne rimarku post la ferioj, ke mi ricevis mian promocion nur dank' al eraro kaj ke ili ne reirigu min en la unuan klason.
La sekvantan tagon mi tamen iel kutimiĝis al mia feliĉo, kaj kiam mi veturis hejmen por la libertempo, tiam, dum la tuta vojaĝo, mi klarigadis al la veturigisto, ke nur mi, unu sola en la klaso, ricevis la merititan promocion kaj ke mia promocio estis la plej bona. Mi citis al li tiel nerefuteblajn argumentojn, ke li eĉ komencis oscedi. Sed kiam mi eksilentis, mi konvinkiĝis kun timo, ke mi mem estas plena de duboj.
La duan tagon, alveturante al la domo, mi renkontis envoje la fratinon Zonjon, kiu estis kurinta al mi renkonte. Mi tuj sciigis ŝin, ke mi jam estas en la dua klaso, kaj ke mia ami-