je, kaj poste mi sidiĝis en boaton, ligitan al la bordo, kaj ne povante veturi, almenaŭ mi balanciĝis en ĝi pro enuo.
Mi pripensadis, kiamaniere mi renovigos la konatecon kun Lonjo. Tio estis okazonta jene: Kiam Zonjo ektusos, mi eliros el la flanka piedvojeto kun mallevita kapo, en la ĉetan aleon...
Tiam Zonjo diros:
„Rigardu, Zonjo, jen mia frato, sinjoro Kazimiro Leśnietwski, lernanto de la dua klaso, amiko de tiu malfeliĉa Juzjo, pri kiu mi tiom al vi parolis.“
Lonjo faros tiam riverencon, kaj mi, depreninte la ĉapon, diros:
„Jam longe mi intencis“... Ne, tiel estas malbone! „Jam longe mi deziris renovigi kun vi, sinjorino“... Ho, ne!... Pli bone estos tiel: „Jam longe mi deziris esprimi al vi mian respekton“...
Tiam Lonjo demandos:
„Vi, sinjoro, restadas jam longe en nia ĉirkaŭaĵo?...“ Ne, ŝi ne tiel diros, sed tiel: „Agrable estas al mi, ekkoni vin, sinjoro, pri kiu mi tiel multe aŭdis de Zonjo". Kaj poste kion?... Poste — jen: „Ĉu vi ne enuas en nia ĉirkaŭaĵo? Vi alkutimiĝis ja al granda urbo“.