manĝu nur, tiam vi tuj pliĝojiĝos. La homo estas ĉiam ĉagrenata, kiam li estas malsata; sed kiam li iom satiĝos, tuj en lia kapo klariĝos... Nu, prenu do en la manon.
Mi devis preni, timante, ke ŝi ne gutigu la mielon sur miajn harojn aŭ sur mian uniformon. Senpense mi formanĝis la mielpanon kaj vere fariĝis iom malpli peze ĉe mia koro. Mi ekpensis, ke mi iel aranĝos la aferon kun Lonjo kaj ke mi bone farus, regalante ankaŭ la kompatindan Valĉjon, ĉar li kredeble manĝis mielon malofte, kaj cetere—mi jam ametis lin.
Laŭ mia postulo, Vojcjeĥova, vidante tiel bonan efikon de la kuracilo, detranĉis por mi ankoraŭ pli grandan pecon da pano, ne domaĝante la mielon. Singarde mi kunprenis la provizaĵon kaj mi eliris serĉi la knabon.
Mi trovis lin ne malproksime de la kuirejo. Kun li interparolis, ridante, du bienservistoj, kiuj alveturigis lignon el la arbaro.
— Se ankoraŭ foje vin batos la patrino — diris unu el ili — migru for en la mondon. Nu, ĉu vi iros?...
— Sed mi ne scias kiel—respondis Valĉjo.
— Metu la botojn sur la bastonon kaj iru malantaŭ la arbaron. Tie estas sufiĉe da mondo.
— Sed mi ne havas botojn.