taŭ mi, en ioma distanco. Mi haltis kaj li ankaŭ ekstaris. Kiam mi turnis min al la domo, li saltis flanken kaj kaŝiĝis en la arbustaro. Sed post momenteto li ree kuris malantaŭ mi.
La saman tagon mi duafoje donis al li panon. Li prenis ĝin el mia mano, sed ankoraŭ timeme kaj li tuj forkuris. Tamen de tiu ĉi tempo li komencis iradi malantaŭ mi, ĉiam en ioma distanco. De la mateno li ĉirkaŭiris niajn fenestrojn, kiel birdo, al kiu ŝutas grajnojn amika mano. Vespere li sidiĝis apud la kuirejo kaj rigardis nian oficejon. Nur kiam la lumo estingiĝis, li iris dormi malantaŭ la fornon sur littuko, kie ĉirpetis super lia kapo la griloj.
Kelke da tagoj post la unua renkonto kun Lonjo, cedante malgraŭvole al Zonjo, mi iris kun ŝi en la parkon.
— Sciu — certigis min la fratino — ke Lonjo tre interesiĝas pri vi. Ĉiam ŝi parolas pri vi; ŝi koleras, ke vi tiam ne revenis kaj ŝi demandas ĉiam denove, kiam vi venos. Ne estas do mirige, ke mi cedis, tiom pli ke min mem io tiris al Lonjo. Ŝajnis al mi, ke nur tiam finigos miaj sopiroj, kaŭzitaj per la morto de Juzjo, kiam mi komencos promeni kun Lonjo, apogante ŝin per brako, kaj diskuti kun ŝi iel tre serioze. Sed pri kio?