Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen la patro, reveninte hejmen, sciis jam pri ĉio. Li rigardis min moke, balancis la kapon kaj diris:

— Ho, vi azeno, azeno!... Iru do nun al Lonjo, ke ŝi aĉetu por vi novajn pantalonojn.

Baldaŭ aperis la sinjoro brandfaristo. Ankaŭ tiu ĉi ĉirkaŭrigardis min, ridis, sed mi poste aŭskultis, kiel li diris al la patro en lia skribĉambro.

— Vigla bubo! la knabinojn li sekvos en la fajron... Same kiel ni, kiam ni estis junaj, sinjoro Leśnietwski.

Mi konjektis, ke la tuta loĝantaro de l' bieno sciis pri mia afableco por Lonjo kaj mi hontiĝis.

Antaŭ la vespero venis nia bienposedantino, Lonjo kaj la guvernistino, kaj ĉiu el ili, jen mirindaĵo! havas ĉe l' robo... akvolilion... Mi volis kaŝi min sub la teron, forkuri, sed — oni alvokis min kaj mi stariĝis vizaĝe antaŭ la sinjorinoj.

Mi rimarkis, ke la guvernistino rigardas min tre favore. Kaj la sinjorino grafino karese glatumis mian ruĝan vizagon kaj donis al mi kelke da bombonoj.

— Mia knabeto — ŝi diris — estas tre bele, ke vi estas tiel ĝentila, sed, mi petas vin —