kiam Burmin’ eniris en la ĉambron kaj tuj demandis pri Mario Gavrilovna. „Ŝi estas en la ĝardeno” respondis la maljunulino; iru al ŝi, kaj mi vin tie ĉi atendos”. Burmin’ foriris, kaj la maljunulino faris la signon de l’ kruco kaj ekpensis: „nun eble la afero hodiaŭ finiĝos!”
Burmin’ trovis Marion Gavrilovna’n apud la lageto sub la saliko, kun libro en la manoj kaj en blanka vesto, kiel efektiva heroino de l’ romano. Post la unuaj demandoj Mario Gavrilovna intence ĉesis subteni la interparolon, fortigante tiel la duflankan senkonsilecon, de kiu oni povis liberiĝi nur per subita kaj decida klarigo. Tiel ankaŭ fariĝis. Burmin’, sentante la malfacilecon de sia pozicio, diris ke li serĉis jam longe la okazon por malkovri al ŝi sian koron, kaj postulis minuton da atento. Mario Gavrilovna’ fermis la libron kaj mallevis la okulojn por signo de l’ konsento.
„Mi vin amas, diris Burmin’, mi vin amas pasie…” (Mario Gavrilovna ruĝiĝis kaj mallevis la kapon ankoraŭ pli multe). „Mi faris sengardeme, donante min al la aminda emo, al la emo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage…” (Mario Gavrilovna rememoris la unuan leteron de St. Preux).
„Nun estas tro malfrue batali kun mia sorto; la rememoro je vi, via aminda sensimila imaĝo, de nun estos la turmento kaj la konsolo de mia vivo; sed al mi ankoraŭ restas plenumi la malfacilan devon, malkovri al vi la teruran sekreton kaj meti inter ni netrapaŝeblan barilon…”
— „Ĝi ĉiam ekzistis, interrompis kun viveco Mario Gavrilovna, mi neniam povis esti via edzino…”