Paĝo:Puŝkin - Neĝa Blovado, 1892, Grabowski.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Mi scias, respondis li trankvile, mi scias ke vi amis, sed la morto kaj tri jaroj da plorado… Bona, kara Mario Gavrilovna! ne penu forpreni de mi la lastan konsolon: la penson, ke vi konsentus fari miain feliĉon, se…”

— „Silentu, pro Dio, silentu; vi min turmentas.

„Jes, mi scias, mi sentas, ke vis estus mia, sed mi plej malfeliĉa kreitaĵo mi estas edzigita!”

Mario Gavrilovna ekrigardis lin kun miriĝo.

„Mi estas edzigita,” daŭrigis Burmin’; „mi estas edzigita jam la kvaran jaron kaj mi ne scias, kiu estas mia edzino, kaj kie ŝi estas, kaj ĉu mi devas ŝin iam revidi!”

„Kion vi parolas?” ekkriis Mario Gavrilovna; kiel ĝi estas mirinda! Daŭrigu! mi rakontos poste… sed daŭrigu, estu tiel bona!”

„Je l’ komenco de l’ 1812a jaro,” diris Burmin’, mi rapidis Vilnon, kie sin trovis nia regimento. Alveninte unu fojon sur ian poŝtan stacion malfrue en la vespero, mi ordonis kiel eble rapide almeti la ĉevalojn; kiam subite levis sin terura neĝa blovado; la poŝta inspektoro kiei ankaŭ la postiliono konsilis al mi, ke mi atendu. Mi ilin obeis; sed ia nekomprenebla maltrankvilo min ekreĝis; ĝi ŝajnis, ke iu min puŝis. Dume la neĝa blovado ne trakviliĝadis; mi ne povis min teni, mi ordonis ree almeti la ĉevalojn kaj forveturis malgraŭ la blovado. Al la postiliono ŝajnis pli bone veturi trans la rivero, kio devis pli mallongigi nian vojon per tri verstoj. La bordoj estis kovritaj de neĝo; la postiliono transveturis flanke de la loko, kie ni devis elveturi sur la vojon, kaj tial ni nin ektro-