Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sabroj ekfajfis el la ingoj kaj arego da junuloj kunvolviĝis, ekbalanciĝis, eltiriĝis en moviĝeman rubandon kaj ekmarŝis al la ŝtuparo sur la ferdekon — la vizaĝoj fulmadis el la mallumoj kvazaŭ fajraj glavoj kaj la okuloj leonaj, la okuloj furiozaj, la okuloj plenaj je tondroj kaj potenco, ekbrilis per fulmoj de entuziasmo kaj senlima feliĉo.

Ili iris pare, per forta kaj elasta paŝo de maristoj.

Ili iris kun fiera silento de homoj elektitaj por neevitebla morto.

Ili iris per senbrua kohorto de tondroj ĵetitaj de la mano de l’ destino.

Ekregis mallaŭto, silento de tomboj ekblovis per glacia spiro. Alkuradis nur bruo de l’ maro el la ferdekoj, malproksima frapado de ondoj kaj velkantaj, disblovitaj eĥoj de iuj voĉoj; ili trapaŝis per muta vico, fieraj, junaj, feliĉaj, kiel dioj, klinis la sabrojn antaŭ la estro, levis la kapojn kaj la fidelajn okulojn dronigis en liaj okuloj, kaj ridetojn sentoplenajn kvazaŭ rosigitajn florojn ĵetis al liaj piedoj…

„Ĝi ne pereis! Ĉar jen al ĝia sankta voĉo, leviĝis oferema aro kaj kun rideto de feliĉo iras al senkompata batalo, al certa morto, al neniigo…