Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estas pli bone en la mondo inter homoj, kiuj kredas kaj deziras.

— Atendu trankvile, eltenu! diras la strato. Mi iras vagi, kien min portos la okuloj.

La Aleoj Ujazdowskie[1] estas mortaj, iom kadavraj, la vizaĝoj — timoplenaj, la movoj necertaj, la fenestroj kovritaj; Nowy-Swiat[1] estas ekscitita — la komerco haltis; Krakowskie Przedmieście[1] — rezigninta, pli trankvila, sed senespera; la strato Marszałkowska[1] — homoplena, en okuloj brilas certeco, aŭdiĝas eĉ bruo, ĝemas nur la domposedantoj: la sankta propraĵo ne toleras aventurojn…

— La tutan parteron mi transformis en butikojn, kaj nun — kiu luos ilin ĉe mi? Mi estis devigita fermi ilin per tabuloj… — plendis iu al mi.

Stare Miasto[2] similas al abelujo, bolas per bruo kaj movado. En preĝejoj estas multego da larmoplenaj vizaĝoj. La kvartalo estas ekscitita, oni malpacas en pordegoj, la popolo estas ekscitita de mizero kaj malsato.

— Se oni ordonos iri al morto — mi iros, sed mi ne volas morti de malsato!

Nenio jam restis por manĝo, karbo kostas jam po du rubloj — ĉio estas en lombardo!

Kaj oni ne permesas labori: al mia edzo hieraŭ oni distranĉis la prilaboritan jam materialon!

— Al mi oni dispecetigis la maŝinon… plendas iu pala homo.

— Se ili nur provos veni al mi, mi superverŝos ilin per bolanta akvo…

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 La ĉefaj stratoj en Varsovio.
  2. Malnova urbo.