Sur Placo Zamkowy mi renkontis enterigiron. Unuĉevala veturilo, simpla ĉerko kaj post ĝi ploranta virino kun kelkaj infanoj, tenantaj sin ĉe la manoj.
— En policejo li mortis! Oni eĉ ne permesis vidi lin post la morto, klarigas al mi silente iu maljuna, mizeriĝinta virino.
— Estas justa Dio, estas — ŝi murmuretis per palaj lipoj.
Nalewki[1] estas plena de popolo, en pordegoj multego da homoj, antaŭ domoj — moviĝemaj aroj, maltrankvilo, bruo de murmuroj kaj sangaj rigardoj sur oftajn patrolojn…
Mi iras al la limoj de l’ urbo. Stratoj Dzielna, Smocza, Żelazna — ĉie preskaŭ nur laborista popolo, kompleta trankvilo, absoluta kredo, vizaĝoj obstinaj, palaj; ridetoj de rezigno, animstato de batalo kaj terura mizero.
— Ni eltenos! — diras al mi iu kun vizaĝo de malsategulo.
Timiga ekscito de nervoj; en terura trankvilo, sen gestoj, sen bruo, sen laŭdoj daŭras tiu batalo de katenigitoj, kiuj en plej profunda silento, vipataj de mizero, luktas kun katenoj.
— Se oni mortigos, mi perdos nur miajn malplenajn intestojn.
— Eble al niaj infanoj estos pli bone — oni diras al mi trankvile.
Mirindaj homoj: la okuloj estas klaraj, la vizaĝoj honestaj, ĉifonoj sur la dorsoj, ili estas malsataj, mizeriĝintaj kaj reĝe malavaraj, ĉar il estas pretaj per la prezo de sango kaj vivo pagi por la komuna afero…
- ↑ Strato, kie loĝas precipe hebreoj.