Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nur cilindroj ĝuis favoron, puraj gantoj estis lojalaj kaj privataj kaleŝoj netuŝeblaj.

La polico laboris superlaŭde… Sed la popolamaso ne forkuradis, ĝi respondis al la superforto per silenta nobla malestimo.

Mi sentis, mi vidis, kiaj fortoj kolektiĝas en ĝia koro kaj kia ondo de kolero superverŝas la animojn.

Lundo.

Ankoraŭ nenio. Nenia rezultato! La batalo daŭras.

De la potenca luktado de du fortoj tremas la tero. La batalo bolas sen pardono, senkompate, en malĝoja morta silento, neniu postulas favoron, nur iafoje ektondras pafadoj, elŝiriĝas krio de mortigatoj kaj ree komenciĝas silenta luktado, mallaŭta resono de baraktadoj — polipo ĉirkaŭkaptis ŝarkon kaj sufokas ĝin malrapide por eterna morto.

La tago estas seka kaj pli klara, sur la stratoj — nenia movado.

En kafejoj — popolamasoj, spiritstato — malĝoja, timigaj sciigoj falas per glacia torento.

— La registaro venkos! La striko jam krevas, disfalas.

Ni sufokiĝas de propraj manoj — krakas malbonprofetaj voĉoj.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Mi forkuris, sed estas ankaŭ ne eble resti hejme, laboro falas el la manoj, ĉiu voĉo el strato terurigas, ĉiumomente iu enfalas kun plej nova sciigo, kaj ĉiumomente oni sentas sin en la ĉielo kaj tuj poste oni falas sur fundon de malespero.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·