Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne, ne, ankoraŭ estas trankvile, la morto ekdormis por momento…

La septembra tago agoniis en koto kaj pluvo, balbutis pluvtuboj, la stratojn sufokis malvarma kaj malseka nokto, nur lanternoj staris kvazaŭ linio de gardistoj, flava matenruĝo rebrilis en la falantaj gutoj de pluvo kaj rampis sur la moviĝanta, senfina ondo de ombreloj, kaj tra la stratoj kaj laŭlonge de trotoaroj trenis sin balancigataj arbaroj de bajonetoj, aperadis ĉiam pli proksime kaj ĉiam pli minace, ĝis fine sub ia signalo, cent feraj retoj baris la trotoarojn.

Ĉiupaŝe patrolo ĉirkaŭprenis ian areton, kaptis ŝtelirantajn ĉe la muroj, eltiradis el pordoj, etendis pikilojn sur la trairantojn, kunpremiĝis en rondojn kaj iaj specialaj manoj kun avidego kaj neordinara lerteco ĉirkaŭpalpadis poŝojn kaj kun mirinda amindumeco vagis sur homaj korpoj, ĉiumomente elŝiriĝis malbenoj, iafoje insulta rido, iafoje nur tondraj rigardoj kaj de tempo al tempo sufokata krio, baraktado kaj surda peza resono de batantaj pafilkapoj. Fera barilo ĉirkaŭprenis la kaptitojn kaj elkondukadis sur mezon de strato.

De Eŭropa hotelo ĝis Aleksandra placo[1] kvinfoje mi estis devigita prezenti mian pasporton. Oni min feliĉe preterlasadis, sed kiu ne havis legitimon, aŭ, se li eĉ havis ĝin, sed kies mieno ne plaĉis, kiu iris en pelerino, kiu haVis tro grandan ĉapelon, aŭ tro longajn harojn — estis suspektita! Oni ordonis aresti lin!

  1. De Eŭropa hotelo ĝis Aleksandra placo estas preskaŭ 11/2 verstoj.