Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉu mi ne diris, ĉu mi ne avertis, ke tio ĉi taŭgos al neniu.

— Hundsango — elkraĉu vian animon sub proprajn piedojn!

Subite tumulto kreskis, iu sufokiĝanta sinjoro diras:

— Trepov forigita, Bulygin eksigita.

Liberala ministraro!

Eksplodis mil da komentarioj, mil supozoj ekbolis kaj mil duboj komencis trapenetri ĉiujn, kiam ree iu pala sinjoro kun cilindro sidanta flanke sur la kapo enfalis kun sciigo:

— La striko estas dispremita, la delegitoj malliberigitaj, Trepov — diktatoro, kontrarevolucio!

Ekregis tomba silento, la vizaĝoj kaŝis sin per foliegoj de malnovaj gazetoj, iu maljunulino forviŝas larmojn kaj la sinjoro jam pli mallaŭte certigas pri sendubeco de la teruraj sciigoj…

La polico elirigis nin: oni ordonis fermadi kafejojn je la sesa vespere.

Ni ne povis disiĝi, ĉar neniu kuraĝis resti unuope kun sia malespero. Ni do kaŝas nin aliloke, en ia trankvila ĉambreto. La restoracio estas malĝoje malplena.

Kelneroj dormetas en anguloj, gaso siblas dormeme kaj enuo spiras de la malplenaj tabloj.

Neniu parolas. Sopiro falis sur la korojn kaj disŝiras per akraj ungegoj.

— Kaj se tio estas vere? — vekas iu malbonprofeta voĉo.

Longa silento, timeme kaŝitaj pensoj dispremas kraniojn, okuloj estingiĝas, ĉiu eniras en sian plej misteran profundon tien, kie kuŝ-