Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

as ŝtelkaŝita timo kaj siblas abomenaj rampaĵoj de duboj, fine iu, kiun ni kutimis konsideri kiel kompletan indiferentulon por ĉiuj aferoj de l’ mondo, ekkriis per pasia voĉo:

„He, brako ĉe brako, per kunaj ĉenoj ni ĉirkaŭzonu la teron!”[1]

„Odo al juneco” ekŝprucis per fajra torento. Senmorta krio ektremigis ĝis profundo, flamigis sangon kaj ekflugis, kiel uragano.

— „For, for bulo de l’ tero!”[1] bruegis la voĉo kaj tondraj vortoj frapis la timigitajn korojn, trafandis ilin en unu deziron en unu forton de batalo kaj venko. Larmoj brilis en okuloj, sango bolis, la sankta tremo skuis kaj freneziĝinta ekscito kriis:

— Kun la popolo! Al batalo. Kune!

Sed samtempe aŭdiĝis, mokanta voĉo, kiel karabena pafo.

— Kortuŝantaj amuzaĵoj kaj poste?… Deklamu „Odon al juneco” antaŭ paftuboj, ekparolu ĝin antaŭ bajonetoj! — li mokis malice.

La flugiloj malleviĝis, ravo malaperis, abomena vizaĝo de efektiveco trapenetris nin per glaciaj okulaĉoj, venis malfervoro kaj poste senforteco kaj poste supersaĝa vestita en logiko malkuraĝo komencis murmureti al ĉiu siajn senmortajn antifonojn; kaj li apogita ĉe tablo, ree komencis paroli, sed peze kvazaŭ li estus elŝirinta ĉiun vorton kun peco de l’ koro.

— Nenion atendu, ĉar ĉio estos vane. Ribelo de Kościuszko [2]. Protesto de noblaj frenezuloj! Ekspiacio por la krimoj kaj malnobl-

  1. 1,0 1,1 El „Odo de juneco”, de Mickiewicz
  2. Koscjuŝko