Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La Plejalta Manifesto! Konstitucio — aŭdiĝis kelkloke krio.

Sed la urbo restis senmova.

Jes, la urbo daŭris dormi per peza dormo de katakomboj kaj la voĉoj publikigantaj la manifeston falis en mortan silenton, kiel velkintaj floroj sur tombajn platojn kaj kiel sekiĝintaj folioj murmuris seneĥe.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Antaŭ sepdek jaroj en tia sama novembra nokto, per tiuj samaj stratoj, eble en tiu sama horo sonis potencaj voĉoj de substandaristoj.

— Al armoj, civitanoj! Por libereco, al armoj!

Sed ne ĉiuj leviĝis de tiu krio de agloj, al la batalo pro libereco, pro la popolo, pro la hela morgaŭo por ĉiuj.

Ne ĉiuj kredis, ke venis la horo de miraklo…

Kaj antaŭ ol leviĝis la reviviĝanta… ili kverelis pri la regado…

Kaj antaŭ ol ĝi rompis la katenojn, ili disŝiris ĝin, kaj ĉiu volis posedi ĝin nur por si mem kaj nur por la siaj.

Kaj la malamiko insidis ĉe la pordoj!

Vanaj estis la heroeco, sangriveroj, titanaj fortuzoj, hekatomboj de suferoj kaj sinoferoj — sur la revivigatan ree falis tomba plato kaj la malamiko ekstaris garde ĉe la enterigita dum la vivo…

Ĉu nun devis okazi alie?

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

La urbo dormas, nur eĥoj de soldataj puŝoj resonas sur la malplenaj stratoj kaj la malnovaj antikvaj muroj ŝprucigitaj de sango, sango