de tiom da generacioj kuŝas en dorma silento surdaj kaj mutaj — kaj parolas nur, revas pri komerco, pri industrio: eble pri novaj foiroj por vendo, sonĝas dolĉe sub zorga brilo de oraj kupoloj kaj gardo de bajonetoj…
Ĉu nun ankaŭ ĉio estas nur „vana”!
· | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · |
Libereco. Leviĝu, alvenas novaj tagoj!
Leviĝu dormemuloj, leviĝu maldiligentuloj, leviĝu malgrandaj koroj!
Jam tagiĝas! La ofera semado de sango kovras per verda grenaĵo la piedbatitajn kampojn — kovru ilin per kora varmo, kaŝu kontraŭ malvarmoj, fortigu la mizerajn grenojn per kora sango — por ke ili maturiĝu, ke venu pli rapide la rikolta tempo de ĝojo!
· | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · |
Subite ĉe la angulo de la str. Żórawia kaj Plac Św. Aleksandra aperis patrolo, la bajonetoj per venenaj pikiloj baris al ni la vojon, kaj raŭka voĉo eksiblis.
— Kial vi vagas. For en policejon k. t. p.
Tia estis la unua signalo de „libero”.
Do vere estas libero? — demandas ĉirkaŭe buŝoj kaj okuloj.
Eble vere — oni ne vidas ankoraŭ atakantan kavalerion.
Eble vere — oni ankoraŭ ne aŭdas pafadon kaj ĝemojn, tiel mirinde mallaŭte estas sur la stratoj, kvazaŭ la morto mem ne kuraĝis fortimigi revojn pri espero.
Estas ankoraŭ sufiĉe malfrue — naŭa horo