Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

matene, sed kial estas tiel malplene kaj mortsilente sur la stratoj?

Bela kaj seka vetero, blueta aero ĉirkaŭŝpinas la urbon, iafoje elrigardas suno kaj mil vitroj rebrilas kaj mil sunaj ĵetiloj traigas la grizajn, malĝojajn kaj malplenajn stratojn.

Ĉio estas fermita, nek unu veturilo en la urbo, senfina ŝnurego de armeo per blua ĉeno de bajonetoj baras la elirejojn de stratoj, ĉirkaŭzonas placojn, gardas publikajn konstruaĵojn kaj kvazaŭ per pezaj katenoj forĝas la tutan urbon.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Sed kvankam malrapide, tamen senhalte la loĝantaro eliras sur la stratojn, la pordegoj elĵetas ĉiumomente arojn da homoj, la trotuaroj svarmas, grizaj placoj nigriĝas, mallaŭta murmuro vagas en la aero; la vizaĝoj estas ankoraŭ malkvietaj, febraj, la okuloj flamas, la korojn dispremas apenaŭ retenata krio, en ĉies mano estas manifesto, foliegoj de papero, kiel grandegaj papilioj, flirtas inter la nigraj aroj, oni legas ilin ĉe anguloj de stratoj, en pordegoj oni legas ĉie, kuras fulmaj ridetoj, aŭdiĝas sopiroj, ie brilas larmoj en okuloj, ie sonas ĝoja krio, aliloke klariĝas ies mizeriĝinta vizaĝo, rektiĝas kurbigita dorso, kaj leviĝas dispremita homa indeco…

— La plej alta Manifesto! — sonas ĉiuflanken infanaj voĉoj de kolportistoj kaj sur trotuaro kuras altkreska junulo kaj krias plengorĝe skuante rulaĵon da gazetoj:

— Terura konstitucio en Varsovio!

Same li kriis antaŭ nelonge: „Terura eksplodo de bombo!” aŭ „Terura mara batalo”.

Li trakuris, post li eksplodis nerva rido,