Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed post momento ekregis malbonprofeta silento, rigardoj nebuliĝis, timo ekpremis korojn, ĉar pafiloj ankoraŭ laboras, ĉevalaj hufoj ankoraŭ disbatas, ankoraŭ sonas sur strato krio de timo kaj de tempo al tempo ia areto forkuras antaŭ minacaj bajonetoj, ankoraŭ krakas pafadoj kaj preterkuras ambulancaj veturiloj, sed malgraŭ tio la popolo amasiĝas, plilaŭtiĝas la surda bruo kvazaŭ de alfluantaj ondoj… kreskas, potenciĝas ĉiuminute, jam tremas la muroj… la urbo vekiĝas… leviĝas kaj eksplodas…

Fine! La katakomboj ekparolis per voĉo de vivantaj. La koro de Varsovio eksonis, kiel sonoro por granda festo de libereco:

Mi estas kaj estos!

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

„Oni aŭdis ploron de reviviĝantaj.

La urbo estas jam ebria de ekscito. Ĉie — sennombraj popolamasoj, la trotuaroj — preskaŭ ne traireblaj, aregoj moviĝas meze de stratoj, kolektiĝas sur placoj, bruo kreskas, ridoj pafas, kiel raketoj, ĝojo suprenlevas. Ie krias okazaj oratoroj portataj sur ŝultroj, for estas ŝtupoj, malaperis diferencoj, la vizaĝoj flamas, kiel sunoj; ie en apudaj stratoj sangiĝas batala signo kaj flirtas, kiel birdo antaŭ subĉiela fluo, ŝprucas triumfaj kantoj kaj flugas al ĉielo per venka ĥoralo.

Libereco! libereco!

La urbo leviĝas jam, la urbo jam parolas. La urbo jam kantas, levas la kapon al ĉielo, etendas la manojn, spiras, vivas per plena brusto!… Kaj la popolamasoj ĉiam pli grandaj fluas per riveroj, ekscititaj de feliĉo, balancataj de espero, ploras, ridas kaj preĝas samtempe…

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·