Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Oni diras, ke la milita stato[1] estas efektive forigita, patroloj sur la stratoj estas ĉiam pli maloftaj — sed ĉu por longe?

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Tagmeze mi eniris en iun preĝejon: homamaso estis grandega, preĝado estis neordinare solena, la pastro apenaŭ videbla en mallumo vitraĵa celebris meson, incinsaj fumoj vagis per bluaj strioj super la aro de kapoj, la orgenoj sonis mallaŭte kontremige, murmuro de preĝoj bruetis, kiel roso falanta sur sekajn foliojn, iafoje eklaŭtis arĝenta tintado de sonoriloj; subite ekregis morta silento kaj iu ekkantis en la ĥorejo:

„Dio, kiu Polujon…”

La popolamaso ekbalanciĝis, kunvolviĝis, miksiĝis kvazaŭ por forkuro, kiam falas tondro, sed post momento genufleksis, ekmuĝis fajra ventego de sopiroj, miloj da steloj ekbrilis en la okuloj, miloj da manoj leviĝis al la altaro kaj miloj da brustoj ekkantis:

„Patrujon, liberon, redonu al ni, Sinjoro!”

Kaj mi vidis, kiel el tiu kampo de klinitaj kapoj, ŝprucis fajraj kolonoj de entuziasmo, amo, larmoj, kredo, koraj ploroj kaj fluis per ĝemo de almozantoj al la piedoj de La Krucigito kaj tie kuŝiĝis humile kun senlima konfido.

Kaj mi vidis, kiel el tiuj kredantaj koroj, leviĝis senmakula animo de Polujo kaj per ankoraŭ katenitaj manoj benis por malfacila tasko de batalo por la lasta venka batalo kaj por libero.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·


  1. Antaŭ la revolucio en Varsovio estis milita stato.