Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuneloj de nefinitaj domoj, ĉie, kie vidas okulo — amasoj, paroloj kaj kantoj…

Mi volas ĉion vidi, ĉion aŭdi kaj ĉion travivi, kion sentas tiuj amasoj, tiuj domoj, tiuj stratoj, por preni en min por eterne la rememoron pri tiu tago „unika”…

Mi falas jam de laco, sed nova procesio kunkaptas min, nova kanto altiras, nova ĝojo fortigas la lacigitajn fortojn kaj mi ree iras.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

La tuta Varsovio kantas; ĉiu strato intonas sian kanton, ĉiu strato havas sian voĉon, ĉiu strato eksplodas per alia himno, kaj kiam krespuskiĝis, ŝajnis jam, ke kantas muroj kaj homoj, arboj kaj placoj, tero kaj ĉielo per unu profunda, trapenetranta voĉo de festo kaj ĝojo.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

En lastaj briloj de l’ tago per la strato Leszno[1] fluas de la remparoj densaj kaj ordaj kohortoj de labora popolo, antaŭe — ruĝiĝas standardoj; ili iras tiel forte, ke tremas la tero sub iliaj piedoj kaj kanto fiera, hardita en bataloj flugas al la ĉielo:

„Nia standardo fluas super tronojn”

Frapas uragano de potencaj voĉoj kaj ĉiu strofo estas kvazaŭ tinto de krevantaj katenoj, kaj ĉiu ritmo kvazaŭ bato de marteloj en granitojn, kiel tondro de kolero kaj kiel dolĉa kanto dum printempa matenruĝo, ili iras palaj, mizeriĝintaj, sed fieraj en batalaj ĉifonoj, ili iras kun okuloj fiksitaj sur la standardon kiel en matenruĝon, ili iras per senlaca sankta kohorto de laboro kaj batalo…

Kaj de kontraŭa flanko, proksimiĝas alia

  1. Leŝno.