Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

procesio — milhoma aro etendita en vicojn, kaj super la kapoj sur amarantoj blanka aglo disetendas potencajn flugilojn, la reĝa birdo kondukas, kiel ĝi kondukis la patrojn kaj avojn, kaj sub ĝia ŝildo amasiĝas brako ĉe brako viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj kun senmorta legiona kanto sur la lipoj.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Hej, kvazaŭ ekflirtis ulanaj flagetoj, brilas kaskoj, balanciĝas plumtufoj, frapas hufoj sur granitaj vojoj de Pireneoj, ne unu forviŝas larmon, kaj ekparolas senkonsola terura sopiro al malproksima patrujo, al patrujo en mallibereco.

Procesioj renkontiĝas, standardoj kliniĝas, manoj kuniĝas!

— Vivu libero! Vivu Polujo!

Longe sonas eĥoj en mallumaj silentiĝintaj stratoj.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Kiel en sorĉa kalejdoskopo aliiĝas pentraĵoj, scenoj, homoj, batalaj signoj, signaloj, sed ĉiam restas la momento, mirinda, plej sankta momento de reviviĝo.

Kaj tiel forpasas horoj.

La partioj komencas sonĝi maldorme siajn revojn pri potenco.

Ju pli malproksime estas de la urba centro, des pli oni aŭdas parolojn spirantajn per malamo, des pli grandaj estas la diferencoj.

Oni parolas ĉie en pordegoj, el parteraj fenestroj, sur brakoj de aŭskultantoj sidas oratoroj kaj ĵetas tondrojn, malamo eligas voĉon, minacoj falas, kiel ŝtonoj, la centjara malsato alvokas satulojn al juĝo, plendas maljustaĵo!

Sur la strato Złota iu tribuno raŭkiĝinta pala kaj lacigita krias skuante la pugnojn: