Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— For kun Polujo! Morto al burĝoj! Morto al tiranoj!

Kaj la popolamaso kvazaŭ hipnotizita, subtenas potence:

— Morto! Morto! — kaj ĝi levas minacajn pugnojn kaj ĵetas tondrojn per la okuloj kaj kantas kun entuziasmo „Varsovianinon”, sed apenaŭ la tribuno finis sian parolon kaj ĝi rimarkis nacian procesion, ektondris aliaj krioj.

„Vivu Polujo!”

Kiel homo ellasita el kelo sur tagan lumon kaj aeron en la unua momento freneziĝas ebria de feliĉo.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Mi sekvas dum kelka tempo iun maljunan homon, kiu plorante, ŝvitiĝinte, senkonscie kuras de unu procesio al alia, surmetas ĉiam nazumon, almetas la manon al la oreloj kaj demandas.

— Kion oni kantas? „Ruĝan standardon”. Bone, fratoj, kantu, mi estas kun Vi!

Kaj li trotetas, faletas ĉiumomente kaj kantas tutforte, sed malantaŭas ĉiam pli, la popolamaso forĵetas lin al muroj, li haltas, enspiras aeron, viŝas la frunton, forpelas larmojn, li spiras apenaŭ, sed kiam li ekaŭdas novan aron li kuniĝas kun ĝi kaj kantas de la tuta koro:

„Ankoraŭ ne pereis Polujo!”

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Patroloj trairas mallaŭte, preterlasas la procesion de malproksimo, kiel malsataj lupoj, oficiroj flankturnas la okulojn, la polico sin kaŝis.

Sur la strato Mokotowska ĉe iu domo staras tri ĝendarmoj kaj antaŭ ili fiere tenante