Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la manojn flanke ekkrias kuraĝe iom ebria virinaĉo:

Mi povas trinki ĉiutage brandon, sed ci, fiulo, trinku almenaŭ hodiaŭ, se oni demetis de ci hundan kolumon.

La ĝendarmoj ridetis acide de la amuza virino.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Estis ankoraŭ sufiĉe frue, kiam mi estas reveninta hejmen.

Sekaj kaj malvarmaj nebuloj pendis en la aero, silente ĉirkaŭprenis jam la urbon, sed en mi ĉiam ankoraŭ sonis kantoj kaj krioj…

Ĉe la muroj de la preĝejo de S-ta Aleksandro iu kantis per mallaŭta, timema voĉo, kaj sur la ŝtuparo en ombro de la kolonoj plendis iaj spasmoj, doloraj ploroj.

Ekkortuŝis min profunde tiu ĉi neatendita ploro kaj iu mirinda, subita malkvieto revenigis min en la urbon.

Sur la stratoj Bracka, Mazowiecka estis preskaŭ tute malplene, kelkloke nur oni interparolis trankvile apud pordegoj.

Mi volis deflankiĝi en la straton Królewska, kiam subite nehoma krio ektremigis la aeron.

De la strato Wierzbowa[1] elkuris iu homo kun terura krio, post li dua, tria, deka, oni forkuris jam per aroj, kun disŝiritaj vestoj, sangigitaj, sen ĉapeloj kun frenezo en la okuloj, iuj kovris la kapojn per la manoj, forkurante kun terura kriego, falis de laco, rampis kvarpiedule, pelataj de teruro kaj malespero.

  1. Vjeĵbova.