Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Oni mortigas sur la Placo Teatra! traflugis fulme sciigo.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Mi ne estas kapabla priskribi tion ĉi. Mi vidis poste tiun buĉadon de homoj, la sango rigidiĝas en mi de rememoro, abomeno sufokas, kolero senfortigas. Hontinda mortigo de senarmaj homoj. Krimo antaŭe pripensita kaj efektivigita tute konscie. Krimo, kiu postulas ĉielan punon!

Ekzistas aferoj, kiujn oni devas nek forgesi nek pardoni.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Kaj jen la listo de tiu ĉi neforgesinda tago:

Oni mortigis sur la strato Złota,

Oni mortigis sur la strato Przechodnia[1]

Oni mortigis sur la Placo Banka.

Tiel finiĝis tiu unua tago de libereco!

La morto faris super ĝi sian sangan preĝon.

Ĵaŭdo.

La tago preskaŭ printempa, estas varme kaj klare, pala laciĝinta suno semas svenajn brilojn, la aero estas trasatigita de bluo, la arbaroj sur alia flanko de Vistulo estis apenaŭ videblaj tra blankaj nebuloj, sonoriloj sonoras en preĝejoj, falas lastaj folioj de arboj, kaj mirinda trankvila penetranta per malĝojo melankolio vagas super la urbo. Pri la hieraŭa buĉado sur la Teatra Placo venas ĉiam pli teruraj detaloj.

  1. Pĵeĥodnia.