Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi estis en ĝenerala kunveno kaj plu mi iros neniun.

Marĉandado de vantecoj, sinlaŭdoj kaj ambicioj. Tragika farso, ludata de tiuj, kiuj povas superkrii amasojn. Granda licitacio de neefektivigeblaj frazoj kaj promesoj. Cent parolantoj kaj ĉiam la samo, la samaj gestoj, la samaj ludmarkoj, la samaj pozoj, la samaj bravoj kaj krioj de kriemuloj plenigantaj salonojn.

Mi preferas popolajn kunvenojn sub la ĉielo, ili estas almenaŭ konsciaj, plenaj de indeco kaj seriozeco. Prave: tie parolas nur popolo, tie plendas nur maljustaĵo kaj kora doloro, ne homaj fonografoj kun dikaj ventroj kaj ebriaj de ambicioj.

Velkintaj frazoj estas por la mondo pli danĝeraj ol pesto.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Sur la strato Krakowskie mi renkontas teruran procesion.

Sur malgranda mana veturilo kuŝas mortigita hebreo, li kuŝas kruce, la brusto estas nuda, kovrita per rigidiĝinta sango kaj abomene disŝirita, la kapon li klinis malantaŭen, la okuloj estas malfermitaj, la buŝo larĝigita kvazaŭ li kantus ankoraŭ kun entuziasmo, kvazaŭ li irus ankoraŭ kun procesio.

Li ricevis kvin kuglojn kaj bajoneton en la bruston. Oni kondukas lin malrapide, kiel disŝiritan en batalo standardon de libero.

Li estas kvazaŭ rigidiĝinta krio!

Lin ĉirkaŭas malĝoja popolamaso, kiu iras en morta silento… iaj virinoj kroĉiĝas al veturileto kaj muĝas malespere kaj maljuna grizhara hebreo kun disblovitaj haroj, seka, rekta, terura en la majesteco de doloro, iras apud,