Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sur la trotuaro, etendas al trairantaj soldatoj sangekovritajn manojn kaj plendas per mallaŭta mortiganta voĉo:

— Ĝi estas via verko! Ĝi estas via laboro!

Teruro kaptas korojn, senĉapeliĝas kapoj, kliniĝas paliĝintaj vizaĝoj, kelkaj virinoj ekgenufleksis sur la trotuaro, funebra malĝoja silento ekregas ĉirkaŭe, ĉar jen la mortinto pasas kun gloro de morto pro libereco! La kadavro ridetas, vokas per vundoj, kantas per morto la lastan potencan himnon de novaj tagoj.

La tagoj treniĝas, kiel turmenta sonĝo, kiel sonĝo, el kiu estas malfacile vekiĝi nek por feliĉo, nek por morto.

Oni estas nur balancilo en la manoj de l’ sorto.

De matenruĝo al funebraj kondukoj balancas ondo.

Sabato.

Sur la muroj vidiĝas novaj malbonprofetaj publikaĵoj.

Oni ree minacas, ĉar denove oni mortigis senarmajn homojn.

En koroj regas timo kaj maltrankvilo. Konstante venas sciigoj pri „nigra cento”.

Eble neniu kredas pri masakroj similaj al la okazintaj en la urbo Kijovo, sed ĉiuj timas.

Provokatoroj ja agas kaj kiel hienoj flaras akiraĵon.

Kaj la mortigoj daŭras!

La tutan hodiaŭan tagon oni enterigis sennombrajn oferojn, kaj morgaŭ atendas jam sian vicon novaj.