Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭ ol li finu, per kolera evit-movo, mi demetis de Alicia unu el ŝiaj ŝuoj kaj ĵetante ĝin al la divid-muro, mi atakis lin per batoj de kalkunumo en la vizaĝo kaj en la kapo. La ebriulo, balbutante***, disfalis sur la rizosakoj kiuj okipis la angulon de la salono.

Tie li ronkis post duonhoro, kiam Alicia, sinjoro Rafo kaj mi, fuĝis serĉe de la senfinaj ebenaĵoj.

***

—Ĉi tie estas la kafo —diris sinjoro Rafo, starante antaŭ la musreto—. Eklertiĝu, infanoj, ke ni estas en Kasanaro.

Alicia salutis nin kun varma tono kaj pura anim-sento:

—Ĉu jam volas eliri la suno?

—Ĝi ankoraŭ prokrastiĝas: la ĉareto de la steloj apenaŭ atingas la monteton —kaj sinjoro Rafo signalis al ni la montaron, dirante: «Ni adiaŭu ĝin, ĉar ni ne vidos ĝin denove. Restas nur ebenaĵoj, ebenaĵoj, ebenaĵoj.

Dum ni eltrinkis la kafon, alvenis al ni la vaporo de la frumateno,la odoro je veprejo[1]***, je fosita sulko, je lignaĵoj ĵus dehakitaj, kaj sin insinuis la leĝeraj susuroj de la ventumiloj de la «moriĉoj»[2]***. Foje, sub la stela travidebleco, kapbalanciĝis*** iu palmo klinante sin al oriento. Neatendita ĝojo ŝveligs niajn vejnojn, samtempe kiam niaj spiritoj, dilatitaj kiel la pampo, ascendis dankoplenaj pro la vivo kaj la kreitaĵaro.

—Estas ĉarma Kasanaro —ripetadis Alicia—. Mi ne scias per kia miraklo, ĉe la ekpaŝo en la ebenaĵon, malpligrandiĝis la angoro kiun ĝi inspiradis al mi.

—Okazas ke —diris sinjoro Rafo— tiu ĉi tero instigas onin ĝui kaj suferi ĝin. Tie ĉi, eĉ la mortanta deziregis la grundon en kiu li putros sin. Estas la dezerto, sed neniu sentas sinsola: estas niajfratojlasuno, la vento kaj la ŝtormo. Oni ilin ne timas nek oni ilin kondamnas.

Diri te tio ĉi, demandis al mi sinjoro Rafo ĉu mi estis tiel bona rajdisto kiel mia patro, kaj tiel kuraĝa en la danĝeroj.

—Kion oni heredas oni ne ŝtelas —respondis mi fanfarone, dum Alicia, kun la vizaĝo lumigita per la splendo de la fajro, ridetis fid-plene.

Sinjoro Rafo havis pli ol sesdek jarojn kaj estis kunulo de mia patro en iu kampanjo. Li ankoraŭ konservis la dignecon kiu denuncas al kelkaj personoj kiuj perdas kategorion. La barbo blankhara, la okuloj trankvilaj, la kalvo brila, estis convenaj al lia meza alteco, kontaĝiga je impatio kaj bonkoreco. Kiam li aŭdis min nomon en Vilavicenco, kaj li sciis ke mi estus arestota, li iris serĉi min kun la bona novaĵo pri tio ke Gámez kaj Roca ĵuris al li interesiĝi pri mi. Ekde nia

  1. Mankas aldono difinon de pajonal
  2. Aldoni difinon de moriche