Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alveno lia ĉetis barojn*** por ni, atentante la mendojn de Alicia. Li ofertis al ni esti nia voj-konanto ire kaj revene, kaj ke ĉe lia reveno de Araŭko[1] li alvenus serĉi nin en la brutar-bieno de kliento lia, kie ni restus gastiĝantaj dum du monatoj.

Hazarde, li troviĝis en Vilavicenco, preta eliri al Kasanaro. Post lia ruiniĝo, vidva kaj malriĉa, li sentis kor-inklinon al la Ebenaĵoj, kaj, per la mono de lia bofilo, trairis ilin jare, kiel brut-bredisto kaj pomalgranda komercisto. Neniam li aĉetis pli ol kvindek brutojn, kaj tiam pelis kelkajn ĉevalaĉojn al la fundaciones*** de basa Meto[2] kaj du mulojn ŝargitaj de aĉaĵoj.

—Ĉu vi reasertiĝas en la konfido ke ni estas liberaj de la juĝ-esploroj de la Generalo?

—Sen ajna dubo.

— Kian ektimon donis al mi tiu kanajlo! — komentis Alicia—. Pensu ke mi tremis kiel merkuro. Kaj aperi je la noktomezo!

Sinjoro Rafo tributis al mia aŭdaco feliĉa aplaŭdon: estis mi la viro por Kasanaro!

Dum li parolis, li estis malliganta*** la ĉevalojn kaj metante al ili la kap-rimenojn***.

—Tial do la menciita Pipa estas ebenaĵa ruzulo, ĉu? —mi demandis al sinjoro Rafo.

—Li estas pli ruza ol la voj-rabistoj; diversfoje fuĝinto, post kuraci siajn febrojn en la malliberejoj, li revenas kun pli granda aŭdaco por praktiki la piratadon. Li estis iam kapitano de sovaĝaj indianoj, scias lingvojn de diversaj triboj kaj estas remisto kaj bovisto.

—Kaj tiom kaŝema, kaj tiom hipokrita kaj tiom servila —notis Alicia.

—Havis vi la bonŝancon ke li ŝtelis al vi nur unu ĉevalon. Proksime de ĉi tieeble li estos...

Alicia rigardis min nervoze, sed ŝi trankviligis siajn zorgojn per la anekdotoj de sinjoro Rafo.

Kaj la aŭroro aperis antaŭ ni; ne rimarkinte la ĝustan momenton, ekflosadis sur la herbarejoj rozkolora vaporo kiu ondis en la atmosfero kiel leĝera muslino. La steloj ekdormiĝis en la foreco de la opalo, sur la sama nivelo de la tero, aperis bunt-delikata ĉielo ekbruligita, penik-tuŝo violenta, koagulaĵo de rubeno. Sub la gloro de la matenruĝo fendis la aeron la anasoj de skandala blekado, la senurĝaj ardeoj kiel flosantaj flokoj, la smeraldaj psitakoj de tremanta flugo, la multkoloraj araoj. Kaj el ĉie, el la herbarejo kaj el la spaco, el la marĉejo kaj el la palmo, naskiĝadis ĝojoplena zefiro kiu estis vivo, estis akcento, heleco kaj

  1. Denova, eble, Difino pri Arauca
  2. Difino de Meta