Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kor-bato. Dume, en la ĉiel-ruĝo kiu malfermadis sian nemezureblan baldakenon, ĵet-falis la unua suna ekbrilo, kaj, malrapide, la astro, senmezura kiel kupolo antaŭ la miro de la taŭro kaj la sovaĝ-besto, ruliĝis sur la ebenaĵoj, ruĝiĝinte antaŭ ol ascendi en la bluon.

Alicia, ĉirkaŭbrakante min larmo-hava kaj frenez-senta, ripetadis tiun ĉi preĝon:

—Mia Dio! Mía Dio! La suno!, la suno!

Poste, ni, daŭrigante la marŝadon, enprofundiĝis en la senmezurecon.

***

Iom post iom la ĝojo de niaj langoj ekcedis al la laceco. N faris multnombrajn demandojn kiujn sinjoro Rafo respondis kun aŭtoritateco de spertulo. Ni jam vivis kio estis «mata»[1], «caño»[2], «zural»[3], kaj fine Alicia konis la cervojn. Ĝis duona dekduo da ili paŝtis en marĉejo, kaj kiam ili flaris nin, rektigis al ni iliajn disdegnajn orelojn.

—Ne malŝparu la kuglojn de revolvero —ordonis sinjoro Rafo—. Kvankam vi vidas la bestaĉojn proksime, ili estas je pli ol kvincent metroj. Fenomenoj de la regiono.

Malfaciliĝadis la konversacio ĉar sinjoro Rafo iris kiel "antaŭanto", portante "dekstremane" ĉevalon, post kiu trotis la aliaj en la retostitaj herbarejoj. La varma aero brilis kiel metala lameno, kaj sub la spegulo de la atmosfero, en dezerta ĉirkaŭaĵo , insinuis sin for la nigreca maso de monto. Dum momentoj oni aŭdadis la vibradon de la lumo.

(nelegebla teksto)

La ĉevaloj kiuj iris malligitaj, orientiĝante sin en en la ebenaĵo, komencis galopi je konsiderinda distanco de ni.

  1. Difino de mata
  2. Difino de caño
  3. Difino de zural